Thursday, January 22, 2015

Via Zamenhof-Numero

Ni havas lian numeron
En la fruaj tagoj de la Esperanto movado, Dr. Zamenhof donis numerojn al la fruaj esperantistoj kiuj sendis iliajn nomoj al li. Certe, li esperis ke la numero kreskus al 10,000,000. Bedaŭrinde, ŝajnas ke la numero kreskis nur al la malaltaj miloj antaŭ novaj esperantistoj ne plu recevis numerojn. Certe, mi scivolas kiom da homoj esperantigis antaŭ mi (kaj kiom post mi). Tio estas nesciebla.

La plej granda numero kion mi trovis estas 19,197 kio estas la Esperanto-numero de M. F. Ĉasovitin, kiu estis studento en Varsovio, Pollando. Li esperantigis en 1907 (kaj estas en la 1908a jarlibro). Laŭ Vikipedio, la listo daŭris ĝis 1909, kun la numbro 21,915. Bedaŭrinde, mi ne povas trovi la jarlibrojn por la jaro 1909. Kiom pli da esperantistoj estas antaŭ mi esperantigis en 1981? Ŝajnas al mi ke la tuta listo estus interesa. Tio donus al ni bonan bildon de la frua movado. (Ŝajnas ankaŭ ke la tuta serio estis re-eldonita per Ito Kanzi, “Ludovikito.”)


En la unua listo, Dˆro Zamenhof ne estas numero 1. Estas alfabeta listo, kaj ĝi komencas kun Ian Nikandrovic Aaronski, de Rtiŝĉevo, Rusio. Oni trovas nek Zaemenhof nek Silbernik en la listo, sed Dro Zamenhof neniam nur promesis lerni Esperanton, kaj lia bopatro ankaŭ lernis la lingvon. Hodiaŭ estas grupo kio rekomencas la ideon ke se dek miliono da homoj promesas lerni Esperanton, ĝi kaŭzos la finan venkon. Sed, ĉe ilia ret-paĝo, La Promoso ili havas hodiaŭ nur 857 homojn. (Mi aldonis mian nomon, por indiki ke mi subtenas Esperanton.)

Recenze, ĉe Esperanto-kunveno, iu menciis la nomo de Ralph Lewin; mi forgesas kial. Unu membro de nia grupo diris ke li konis Prof-o Lewin. Profesoro Lewin estas la kun-aŭtoro de Winnie-la-Pu, kun Ivy Kellerman Reed. Tiam, mi havis la ideon de la Zamenhof-Numero.

Matematikistoj havas la ideon de la Erdős-numero, kiel proksima vi estas al la matematisto Paŭlo Erdős. Se vi verkis artikolon kun Erdős, vi havas Erdős-numeron de 1, se vi nur verkis artikolon kun homo kiu havas Erdős-numeron de 1, via Erdős-numero estas 2. Kaj tiel plu.

Mi klarigos. Mi amiko konis Profesoron Lewin. Profesoro Lewin konis Ivy Kellerman Reed. Ivy Kellerman Reed konis Doktoron Zamenhof. Eble ni bezonas tablon:

Via
Zamenhof-
numero
Kiu vi estas
0 Gratulojn! Vi estas Doktoro Zamenhof
1 Vi konis Doktoro Zamenhof
Eble vi estas maljuna
2 Vi konas iun kiu konis Doktoro Zamenhof
3 Vi konas iun kun Zamenhof-numero de 2 (sed ne 1)
4 Vi konas iun kun Zamenhof-numero de 3 (sed ne 2)
5 Vi konas iun kun Zamenhof-numero de 4 (sed ne 3)

Kaj tiel plu. Mirinde, mia Zamenhof-numero estas nur 4. Mi dubas ke mi iam renkontis iun kiu esperantigis dum la vivo de Zamenhof, kaj konis Zamenhof. Mi opinias ke la tuta grupo kun Zamenhof-numeroj 1 kaj 2 estas morta.

Ĉar la movado ĉesis en 1909 numeri esperantistojn, mi neniam scios mian esperantistan numeron. Sed, mi povas scii mian Zamenhof-numero. Zamenhof mortis preskaŭ antaŭ 98 jaroj. Ni povas vidi ke li ne estas tiel malproksima al ni.
You can follow my blog on Twitter (@impofthediverse) or on Facebook. If you like this post, share it with your friends. If you have a comment just for me, e-mail me at impofthediverse@gmail.com.
This blog runs solely on ego! Follow this blog! Comment on this post! Let me know that you want to read more of it!

1 comment:

  1. Mi iam renkontis ulon kiu estis ironta al al 1914a kongreso, sed oni nuligis ĝin pro la unua mond-milito. Kaj Zamenhof ankaŭ estis ironta (jam iranta, fakte, kaj devis re-iri al Polando). Do li estus renkontinta Zamenhof. Do mi *preskaŭ* havas Zamenhof-numeron de 2. Preskaŭ.

    ReplyDelete

Related Posts Plugin for WordPress, Blogger...