Thursday, November 6, 2014

Du Esperantistinoj en Meksiko

Kapo de Zamnao, el
artikolo de von Schenck
Mi ne diras ke nur ĉar du virinoj pasigas kvindek jarojn de iliaj vivoj kune ili certe estis lesboj. Mi diras ke por lesboj en la fino de la jarcento ĉi tio estis tipa. La Grafino von Schenck kaj Fraŭlino Nohl eble simple estis du maljunaj fraŭlinoj, ambaŭ naskita en Germanio, kiu iris por pli simpla vivo en Meksiko kaj dediĉis sin al la instruado de Esperanto al la blinduloj.

Certe, ili pasis la plej grandan parton de siaj vivoj kune. En 1915, kiam ili venis al la atento de la Omaha Daily Bee,[1] ili ambaŭ estis en siaj 70aj jaroj. Mi ne sukcesis trovi naskiĝtagon por unu el ili, sed Natalia von Schenck estis naskita ĉirkaŭ 1840 kaj ŝia kunulo, Alicia L. Nohl, en ĉirkaŭ 1845. La ĝenerala manko de registroj por la du estas probable pro lia trankvila vivo inter blinduloj en Meksiko dum kvardek jaroj. Do, ili estis en siaj dudekaj jaroj, kiam ili renkontiĝis.

La du virinoj venis al la atento de la Daily Bee ĉar la nevo de von Shenck, Gus Trager. Trager antaŭe vivis en Nebraska, sed ekde proksimume 1897 li vivis kaj laboris en Meksiko. En novembro 1915, Sro. Trager pagis viziton al Nebrasko, alportante kune sia onklino kaj ŝia kunulino. Mi iras mallongigos la artikolon de la 6a novembro, 1915, "Paco en Meksiko dependas al Usono,” kaj mi inkluzivos nur tiujn partojn kiuj implicas la du virinojn.
Gus Trager, antaŭe de Omaha kaj Chadron, kaj dum dek ok jaroj konektita en oficiala kapablo kun la kompanio “Los Arcos Smelting,” proksime Meksikurbo, vizitas amikojn en Omaha. Kun li estas onklino, Fraŭlino Natalia von Schenck, kaj ties kunulino, Fraŭlino Alicia L. Nohl.

Miss Schenck vivis en Meksiko dum kvardek jaroj kaj dediĉis multon da sia vivo al pliboniĝi la kondiĉon de blinduloj. Ŝi interesigis Díaz en la starigo de institucio de la blinduloj en Meksikurbo kaj estis aktiva en popularigi Esperanton kiel universala lingvo por la blinduloj. Tiu virino, kiu jam forpasis 70 jarojn de aĝo, estas mastrino de ok lingvojn. Fraŭlino Nohl estas interesita en la laboro de Fraŭlino Schenck.

La pasinta semajno en Bostono tiuj virinoj pasigis horon kun Hellen Keller kaj aranĝis por vizito en San Francisco la venontan semajnon.
La resto de la artikolo estas bazita sur la komentoj de unu Sro. WM Holland, de Teksaso, pri la kondiĉoj en Meksiko tiam. Li ne vere interesas min.

Paĝo (hispane) pri Almoloya, Meksiko donas la naskiĝtagon de 26 julio, 1840 por von Shenck, kaj ke ŝi vivis en Usono antaŭ ŝi translokiĝis al Meksiko en 1905. La verkisto diras ke Nohl estis “ŝia nedisigebla amikino.” La du virinoj renkontis proksimume 1866, kiel la 1916 obituario por Fraŭlino Nohl notas ke ili vivis kune dum kvindek jaroj. Raporto de 1880 de la Fako de la Interno (Usono) pri edukado listas la du kiel la estroj de la Germana-Usona Kolegio por Virinoj de Aŭstino, Teksaso de 1874 pluen. Vikipedio notas ke tiu lernejo fermis en 1879.[2] Krom ŝia laboro kun la blinduloj, von Shenck eldonita dufoje en la revuo Records of the Past, [3] unufoje pri “La Piramidoj de Zamná kaj Kabulo” kaj pri “La ‘cenotoj’[4] de Yucatán, ”ambaŭ artikoloj aperis en 1906, nelonge post ili alvenis en Meksiko. Por la intelektaj kontribuoj de Nohl, traduko de la germana al Esperanto aperas en la novembro 1912 Amerika Esperantisto. [5]

Kiel mi rimarkis antaŭe, Fraŭlino Nohl mortis en 1916, nur unu jaro post sia vizito al Nebraska (mi dubas ke la du rilatigis). Ŝi havis proksimume 71 jarojn. Unu jaro poste, Amerika Esperantisto notas ke Grafino von Shenck sendis salutojn. Fraŭlino von Shenck daŭrigis, kaj ŝi verkis paĝon en la aprilo 1920 Evergreen Review. En ĝi, ŝi parolas pri “ni” sed neniam diras la nomon de la alia homo, kvankam ni scias ke tiu estis Alicia Nohl.
Ni unue vivis en bela Parrae Coah, la vinberĝardeno de Meksiko.
kaj tiam,
En postaj jaroj ni faris nian hejmon en Los Arcos, belega loko en la suda parto de la Stato de Meksiko; neĝokovritaj montoj, belaj verdaj valoj kaj muĝaj akvo-faloj ĉirkaŭis nian hejmon, ideala loko por mia amo-laboro por la kompatindaj blinduloj, ĉar ni estis malproksimaj de civilizacio, mi havis la tutan tempon ke mi deziris por mia preferata laboro.
Ŝi raportis ke “nia bela hejmo” estis prirabita de la zapatistoj, ĉiutempe, ŝi ne menciis kiuj konstituis ”ni". Ŝi antaŭdiris ke morto venus baldaŭ al ŝi, kvankam mi ne trovis rekordon de la dato.

Jes, ili eble estis virinoj kiuj neniam edziĝis, sed mi volas kredi ke, kvankam ili ne povis anonci ĝin en 1915, ili estis amantinoj. Krom se ili estas en iu listo de deknaŭa jarcento lesboj, ne ekzistas pruvo, nur la aludon en la vortoj kiuj Natalie von Schenck estis "ŝia fidela kaj amanta amikino.”

Mi esperas ke mi ne tro fuŝis pro mia tre rapida traduko.


Vi povas sekvi mian blogon ĉe Twitter (@impofthediverse) aŭ ĉe Facebook.

  1. “Omaha Ĉiutaga Abelo,” ĵurnalo.  ↩
  2. Vidu Wahrenberger House.  ↩
  3. “Kronikoj de la Pasinteco.”  ↩
  4. Mi pardonpetas. Mi kreis la vorton cenoto, ĉar mi ne povas trovi vorton por “cenote.” La vorto signifas granda subtera akvokonservejo, tial oni trovas en Meksiko.  ↩
  5. “La Ĵonglisto,” traduko de verko de Emile Mario Vacano.  ↩

You can follow my blog on Twitter (@impofthediverse) or on Facebook. If you like this post, share it with your friends. If you have a comment just for me, e-mail me at impofthediverse@gmail.com.
This blog runs solely on ego! Follow this blog! Comment on this post! Let me know that you want to read more of it!

No comments:

Post a Comment

Related Posts Plugin for WordPress, Blogger...