Thursday, February 18, 2016

Kiam Mi Esperantiĝis

Ne! Oni diris
secretario, ne
sekretario!
Okaze, mi blogas esperante. Hodiaŭ estas la 35a datreveno de la dato kiam mi komencis lerni Esperanton. Do, ŝajnas al mi ke hodiaŭ me devas verki esperante.[1]

Antaŭnelonge, ĉe la reto, mi vidis demandon, pri kiel oni lernis Esperanton antaŭ la interreto. Ho ve! Kompatinda D-ro. Zamenhof, kiu havis nek interreton nek komputilon, kiam li reklamis Esperanton. Ĉu oni vere povas lerni Esperanton sen komputilo? Oni ne povas kredi tion!

Sed tio estas vera. Mi estas la pruvo. Je February 18, 1981, mi prenis malgrandan broŝuron el tablo ĉe scienc-fikcia congreso. Ĝi estis nur paĝo de verda papero, faldita duople. Dum multaj jaroj, la verda estis kaj estas mia plej preferita koloro. Do, mi devis scii kio estis sur la verda papero. Eble reklamo por alia scienc-fikcia congreso, certe. Aŭ eble por klubo. Samtempe, estis la komenco de mia vivo en la mondo de scienc-fikcio.


Jes, ĝi estis por ia klubo, sed ne por scienc-fikcia klubo. Membro de la loka Esperanto-grupo lasis ĝin sur la tablo (eble David Woolf, kiu estas esperantisto kaj scienc-fikcia fervorulo). Mi leĝis la broŝuron, kio estis la unua leciono de la (iam) fama dek-leciona kurso. “Kiel interesa,” mi miris, “mi certas ke mi povas fari tion.” Jes, jes, certe, mi ne pensis Esperante kiam mi tenis la broŝuron; ĝi ne estas tiel pova.

Mi portis ĝin hejmen (kun aliaj aferoj), kaj mi skribis la respondojn sur la papero. En koverto kun poŝtmarko ĝi iris, kaj tiam en la leterkesto. Mi sendis ĝin al la “Esperanto Society of New England” (Esperanto-Societo de Nov-Anglio). Antaŭ la interreto, jes, oni povas lerni Esperanton sole. Oni povas trovi malnovan libron en biblioteko aŭ librovendejo, kaj oni povas eĉ komuniki nur poŝte. Sed, tiam la kurso estis grava maniero ke ESNE (ESNA) trovis novajn membrojn.

Mi finis la lecionojn. Ili ne estis malfacilaj! Sed, estas nur dek lecionoj; mi estis nur komencanto. Sed, la grupo donis al mi kopion de Gerda Malaperis, la romaneto de Claude Piron por komencentoj. Jes, mi ankoraŭ havas mian kopion! Mia kopio estas enskribita per Alfred Unterberg, kiu estis la eduka sekretario de ESNE kiam mi eklernis Esperanton, kaj William B. Harris, tiam prezidanto de ESNE, nun la direktoro de la Centr Oficejo de Esperanto-USA.

Post ne longe, mi iĝis la eduka sekretario (ne estis malfalcila; oni korektis la lecionojn kaj re-poŝtis ilin). Post kelkaj jaroj, mi translokiĝis, kaj ne plu loĝas proksime al la aliaj membroj de ESNE.

Tio estis mia unua periodo de Esperanto.


  1. A note for the non-Esperantists who read my blog. If the title didn’t tip you off, the first paragraph probably did. Yeah, this one’s in Esperanto. If you took a couple months of not-so-diligent study, you could easily read it. I’ll translate the first paragraph, but that’s it:  ↩
    Occasionally, I blog in Esperanto. Today is the 35th anniversary of the date when I started to learn Esperanto. So, it seems to me that I should write in Esperanto.

4 comments:

  1. Saluton, John Dumas!
    Via raporto plachis al mi. Ankaū mi ekstudis Esperanton antaū ol la apero de Interreto (en Brazilo). Tiam estis la jaro 1992.
    Mi estas spiritisto kaj mi partoprenis kurson de Esperanto che la sidejo de "Spiritisma Federacio de Shtato São Paulo" (Federação Espírita do Estado de São Paulo - FEESP) en la urbo São Paulo. Mi tiam havis bonshancon: en la klaso estis novuloj kaj progresighantoj, kiuj helpis la instruiston. Tiom da lernantoj, kiom da instruantoj!
    Tre memorinda kurso!
    En tiu epoko oni disdonadis senpage perkomputilan E-kurson en disketoj sendataj per poshto.
    Dankon pro la permeso komenti.
    Ghis!

    ReplyDelete
  2. Secretario. Lacto. Kontacti. Perfecta...
    It's the spelling mistake I know better than to make -- but if I'm not careful, keep making anyways. :(

    (Dank' al Di, oni kreis "spellcheck", kaj ĝi funkcias tutbone en esperanto.)

    I'm so glad to see such a definitive example that I'm hardly alone :)

    Danke,
    Bernardo Verda

    ReplyDelete