Vi ne estas forgesitaj. La blogo daŭros. Dum la lastaj kelkaj tagoj mi ne skribis ĉar mi estas ĉe la 100a Universala Kongreso en Lillio. Bedaŭrinde, mi ne havas la tempon por verki aliajn artikolojn. Antaŭ mi eliris mian domon, mi demandis min ĉu mi devas afiŝi noton ke mi havus ferion. Finfine, mi diris ne. “Mi havas multe de blogaĵojn. Neniu noticos se mi ne verkas.” Mi malpravas.
Do, mi pardonpetas, miaj karaj legantoj. Ŝajnas ke kelkaj aliaj kongresanoj sciis ke mi ĉeestus, sed hodiaŭ, viro haltis kaj diras al mi ke li legas mian blogon. La sama okazis je aliaj tempoj dum de la kongreso (sed, ne la sama viro).
Vi povas kredi ke la blogo revenos. Certe, mi verkos en la estonteco. Mi ankoraŭ havas demandojn pri la fru historio de la usona movado, kaj mi esperas ke mi ne estas sola. Ŝajnas ke la historio—la granda promeso, la malgranda rezulto—povas helpi nin. (Mi kredas ke la usona movado perdis oran ŝancon en la frua 20a jarcento, sed ankaŭ ke tiu ŝanco ne estis unika. La fina venko ne alvenis, sed tiu ne estas signo ke la fina venko neniam alvenos.)
Paciencu miaj karaj legantoj! Mi vojaĝas en Eŭropo, sed mi devas reveni hejme baldaŭ. Tiam, ni vidos pli da blogaĵoj. Mi verkos. Mi verkos. Mi verkos.
Tiam vi povas legi novajn blogajojn. Sed, se vi volas kuraĝigi min, ne forgesu ke vi povas verki al mi. Mi ĝojas kiam miaj legantoj skribas al mi. Ne timi: mi volas legi viajn vortoj ankaŭ.
No comments:
Post a Comment