Monday, March 23, 2015

Kial Mi Blogas…

500 blogaĵoj!
[A note to my readers who do not speak Esperanto.
This is my 500th post, and since many of my readers do speak Esperanto, I felt that a post in Esperanto was the appropriate way to mark the occasion. Ironically, what follows is mostly about why I blog in English.]

Mi blogas pri Espernato, sed malofte en Esperanto, kaj mi supozas ke kelkaj esperantistoj scivolemas kial mi ni blogas esperante ĉiutage. Mi havas kelkajn kialojn. Mi verkas angle pli rapide ol kiam mi verkas esperante. Kiam mi verkas angle, mi preskaŭ neniam bezonas vortaron. Mi preskaŭ ĉiam tajpas senerare. Aliaflanke, estus tre bona por mi ke mi verkas esperante pli ofte.

Sed, samtempe ke mi blogas, mi klopodas fini romanon. Tio estas ke mi verkas romanon, kaj la lingvo de la romano estas angla. Eble mi trovos kialon por inkluzivi kelkajn vortojn en Esperanto, sed la plejparto de la romano estos en angla. Mi volas trovi eldoniston, kaj mi volas ke oni povas aĉeti mian romanon en librovendejoj.


Mi devas esti honesta. Mi ne verkas esperante sufiĉe bone por verki romanon en Esperanto. (Domaĝe.) Eĉ se mi povus verki romanon Esperante, oni ne povas esperi ke oni vendus multajn kopiojn. Ankaŭ, ŝajnas al mi ke mi ne verkos tian romanon, kian Esperantistoj volas legi. Kial verki romanon, kion neniu volas legi?

Do, kial blogi?

Longa estas la proceso en kio oni verkas romanon. Post multaj monatoj, mi havas proksimume 28 milojn da vortoj. Ni povas nomi tion, “kvarona romano.” Estas malrapida kaj soleca. Mi decidis ke mi volas kompleti ion preskaŭ ĉiutage. Estas bona pratiko. Multaj diras ke vi volas verki bone, vi devas verki ĉiutage. (Ankaŭ, se vi volas esti bona esperantisto, vi devas uzi Esperanto ĉiutage.)

Mi decidis ke me volis krei malgrandajn rakontojn, sed mi ne volas la laboron de krei ĉion. (En mia romano, mi devas krei ĉion.) Do, mi trovas interesajn (al mi) artikolojn, kaj mi verkas. Mi pensas pri tio, kvazaŭ ĝi estis ekzerco. Oni faras ekzercojn en klaso, do vi povas lerni ion. Oni faras ekzercojn en gimnastikejo por plifortigi. Mi plifortigas mian lertecon per mia blogo.

Plejparte, Esperanto dum la frua periodo estas nur preteksto por verkado. Multaj homoj ne scias pli da la frua historio de Esperanto en Usono (kaj ŝajnas ke me ke la malsukceso de Esperento en Usono estis tre malbona por la monda movado).

(Deflankiĝo. Ŝajnas al mi ke la monda movado decidis ke Usono ne gravas. Bedaŭrinde, la Usona movado ankaŭ decidis ke Usono ne gravas. Mi ne vidas veran agadon por pligrandigi Esperanto en Usono, el UEA aŭ Esperanto-USA. Se oni volas la finan venkon, oni devas konkeri Usonon.)

Mi verkas pri la frua periodo en Usono, ĉar ĝi interesas min. Kaj mi povas trovi historiojn de (ofte) forgesitaj homoj. La nomoj de la gravaj esperantistoj en 1910 estas tute forgesitaj hodiaŭ. Sed, mi verkas pri ili ĉar iliaj historioj estas praktiko por la alia verkado ke mi volas fari.

Fine, mi promesas ke baldaŭ oni vidos pli da Esperanto ĉe mia blogo.

*Notu: tio ĉi estas mia 500a blogaĵo!

No comments:

Post a Comment